La Grizeco
EO

كلمات La Grizeco

المدة3:35
اللغة الأصليةEO
المشاهدات433
Aaإعدادات القراءة
حجم النص 18

الكلمات الأصلية

EO
الترجمة غير متاحة بعد. نعرض الكلمات الأصلية.
Tiom malbonis mia ag' Ke alvenis nun la tag' de enda konfes' Tiom malpuris mia am' ĝI nur estis la ornam' de falsa promes' Sen fervor', perdita nun en la grizec' Mi ĝemadas kiel vundita best' ĉU anĝela voĉo flustros al mi? Malantaŭ nuboj brilas la sun' Kaj venos la pardono post la pun' Pro forta vento ploros l' okul' Sed tiel malaperos la nebul' Malantaŭ nuboj brilas la sun' Kaj venos la pardono post la pun' Pro forta vento ploros l' okul' Sed tiel malaperos ankaŭ la dika nebul' ĉU de hontiga konfidenc' Estas justa konsekvenc' la hela lum'? ĉU pro misuzo de potenc' De perfida elokvent' min frapos la fulm'? Maltrankvilas mia peza kulpa konscienc' Mi ja pagus ĉiun prezon por nova komenc' ĉU min helpos la anĝela voĉ' aŭ nur mi mem'?

المزيد من Inicialoj Dc

Inicialoj Dc →

كلمات ذات صلة