En l' haven' de Pont-Aven
EO

En l' haven' de Pont-Aven লিরিক্স

ধরনSamba
সময়3:31
মূল ভাষাEO
ভিউ535
Aaপাঠ সেটিং
টেক্সট সাইজ 18

মূল লিরিক্স

EO
Translation not available yet. Showing the original lyrics.
En l' haven' de Pont-Aven La maristoj sen cxagren' Iras for ekde l' maten' Kun esperoj pri balen' En l' haven' de Pont-Aven Sen maristoj, sed kun pen' Oni vivas kun seren' Atendante pri reven' Oni vivas kun seren' Atendante pri reven' En l' haven' de Pont-Aven Plena estas magazen' Cxe la placo pro kunven' Azenblekas la kreten' En l' haven' de Pont-Aven La knabetoj spit' al gxen' Per desegnoj en margxen' Zorgas ne pri ekzamen' Per desegnoj en margxen' Zorgas ne pri ekzamen' En l' haven' de Pont-Aven Junulinoj dum promen' Songxas pri cxen' de l' himen' Apud rokoj de dolmen' En l' haven' de Pont-Aven La junuloj sen reten' Drinkas per botelo plen' Iros ne al la dolmen' Drinkas per botelo plen' Iros ne al la dolmen' En l' haven' de Pont-Aven La edzinoj cxe l' kamen' Atendante pri reven' Flikas, flikas sur kusen' En l' haven' de Pont-Aven La edzinoj en gxarden' Grundon fosas kun la pen' Ne ricxegas la teren'! Grundon fosas kun la pen' Ne ricxegas la teren'! En l' haven' de Pont-Aven Maljunuloj per faden' Retojn flikas kun cxagren' Tempo fugxis sen siren' En l' haven' de Pont-Aven La avinoj kun orgen' Kantas dum la pastra ben' "Amen" estas la refren' Kantas dum la pastra ben' "Amen" estas la refren' En l' haven' de Pont-Aven Sen maristoj sed kun pen' Oni vivas kun seren' Atendante pri reven' En l' haven' de Pont-Aven La maristoj kun cxagren' Kiam venas sunosven' Spitrevenas kun... sarden'! Kiam venas sunosven' Spitrevenas kun... sarden'!

Jomo এর আরও গান

Jomo →

সম্পর্কিত লিরিক্স