Amokanto
EO

Songtext von Amokanto

GenreFolk
Dauer3:54
OriginalspracheEO
Aufrufe934
AaLeseeinstellungen
Textgröße 18

Originaltext

EO
Noch keine Übersetzung verfügbar. Der Originaltext wird angezeigt.
Mi amas vin tre multe, kara De Herno estas mi viktimo Amas vin tre multe Multe pli ol iu ajn esprimo Pli ol tro uzitaj vortoj Pli ol iaj ajn logikaj fortoj Ĉar la bril' de via flor' Estas la ritm' de mia kor' Mi amas vin tre multe Kaj neniam volus mi limigi Vian eblecplenan eston Kontraŭ;e mi volus vin instigi Pli ol iaj ajn promesoj Pli ol fiaj Hollywoodaj tezoj Kaj aventuro, kaj reven' Estas por nia amo plen' Senŝlosa estas paradizo Amon oni ne posedas Iru iuen ajn vi emas Malliberejoj ĉiam tedas Ĉiam blovu amovento Ĉiam portu ĝi al ni kontenton Pri la esto, ĉar liber' Vivtenas nin je amesper' Mi amas vin tre multe, kara Dankon Herno pro la beno Amas vin tre multe Multe pli ol iam vi komprenos Pli ol tro uzitaj vortoj Pli ol iaj ajn logikaj fortoj Câr la bril' de via flor' Estas la ritm' de mia kor'

Mehr von La Perdita Generacio

La Perdita Generacio →

Ähnliche Songtexte