Estu ĉIam
EO

Songtext von Estu ĉIam

GenreRock Roll
Dauer2:36
OriginalspracheEO
Aufrufe378
AaLeseeinstellungen
Textgröße 18

Originaltext

EO
Noch keine Übersetzung verfügbar. Der Originaltext wird angezeigt.
En mia kelo loĝas viroj sen vizaĝ' Mi ilin vidas nur en la mallumo Sur la ŝtuparo pasas homoj sen kuraĝ' Sen kuraĝ', sen kuraĝ' En koridoro jen spureto: vinbotel' Ili ne ordigis bone sian ĉambron Mi povus tute bone esti unu el Unu el, unu el Estu ĉiam ĉe mi Kara restu ĉiam apud mi Estu ĉiam kun mi Kara restu ĉiam apud mi Ĝis la fin', ĝis la fin' Tra la fenestro mi rigardas al la trajn' Vi povas esti en ĝi, sed mi dubas Mi plu atendas, vi alvenos iam ajn Iam ajn, iam ajn Espero estas la vualo de la ver' Nuboj sen koloro kaŝas Sunon Ĉu estas krim' deŝiri iom da tener'? Da tener', da tener' Estu ĉiam ĉe mi Kara restu ĉiam apud mi Estu ĉiam kun mi Kara restu ĉiam apud mi Ĝis la fin', ĝis la fin'

Mehr von Persone

Persone →

Ähnliche Songtexte