Al Ukrainio
EO

Letra de Al Ukrainio

Duración4:01
Idioma originalEO
Vistas35
AaLectura
Tamaño 18

Letra original

EO
La traducción todavía no está disponible. Mostramos la letra original.
Staras vi antaŭ elekto grava Estonteco por via nacio Ĉiu lando tiun elekton havas Estas tempo por fari la vian Ĉiu paŝo en via paseo Proksimigis vin al la destino Gvidis vin al la alta ideo Liberecon akiri finfine Bone lernis vi lecionojn Ne plu havas vi iluziojn Preskaŭ ĉion oni povas pardoni Sed perfidon, neniam Mi ne scias kiom longa vojo Vin atendas en via nobla strebo Sed mi kredas je via forta volo Kaj je via futuro mi kredas Estas via sorto Lasi for la maljustan rondon Kaj malfermi pordojn Trovi vojon al libera mondo Trovi vojon al libera mondo Ĉio estos finfine en ordo Ja vi havas kun vi milionojn Trankviliĝos la ŝtorm' ĉe la bordo Kaj la bono superos malbonon

Más de Ĵomart kaj Nataŝa

Ĵomart kaj Nataŝa →

Letras relacionadas