Homoj kiel mi
EO

Letra de Homoj kiel mi

GéneroRock Roll
Duración4:29
Idioma originalEO
Vistas412
AaLectura
Tamaño 18

Letra original

EO
La traducción todavía no está disponible. Mostramos la letra original.
Vi fartas kvazaŭ hejme En jena snoba strat' Vi sentas vin tre grava En kompleto kaj kravat' Vi prelegas tre memfide Pri mon' kaj politik' Ne povas vi imagi Ke kontraŭas la publik' Pardonu min sinjoro Pri kiuj vi parolas nun? Sentaŭguloj, klaŭnoj, nuloj, Homoj kiel mi Strangaj buboj, homaj ruboj, Homoj kiel mi Pripensu se vi kredas Ke ni estas sama spec' Mi fakte apartenas Al alia realec' Kaj antaŭ kelkaj jaroj (Kiel bela ironi') Mi mem purigis plankojn Por homoj kiel vi Pardonu min sinjoro Pri kiuj vi parolas nun? Sentaŭguloj, klaŭnoj, nuloj, Homoj kiel mi Strangaj buboj, homaj ruboj, Homoj kiel mi Sentaŭguloj, klaŭnoj, nuloj, Homoj kiel mi Strangaj buboj, homaj ruboj, Homoj kiel mi Pardonu min sinjoro

Más de Persone

Persone →

Letras relacionadas