Nur por la Pano
EO

Letra de Nur por la Pano

GéneroRock Roll
Duración5:13
Idioma originalEO
Vistas341
AaLectura
Tamaño 18

Letra original

EO
La traducción todavía no está disponible. Mostramos la letra original.
Frumatene, lummalplene, lace, pene La vekiĝo, ellitiĝo, ekstariĝo Matenmanĝo, kia aranĝo, nur oranĝo Senprokraste, minutlaste, kure, haste Al metroo mi rapidas Tie jam silente sidas Pleb' gapanta oscedanta Ĉiu tago, sama ago, por la pago Rutine, maŝine, senfine Mi produktas, peno fruktas, la maŝino ruktas Mi konstruas, bore truas, ŝraŭbas kaj bruas La maŝin' elektre zumas Buntaj lampoj palpebrumas Radoj iras, mi sopiras FOR! Nur por la pano, nur por profito Kontraŭ la sano, kontraŭ spirito Manĝopaŭzo, restaĵ' sen saŭco, kia naŭzo Kafoklaĉo, pri aŭtaĉo, pri la maĉo Pri virino, kaj pri vino, pri nikotino La kunuloj, veraj nuloj, kun splenokuloj Poste restas laco nura Vestaĵaro tre malpura Mankas forto, mankas tempo...

Más de Persone

Persone →

Letras relacionadas