Ni Iĝu Arboj
EO

Paroles de Ni Iĝu Arboj

Durée4:06
Langue originaleEO
Vues54
AaLecture
Taille 18

Paroles originales

EO
Traduction indisponible. Les paroles originales sont affichées.
Kiam finiĝas tempoj varmaj Kiam la lastaj folioj ektremos Ni iomete iĝu arboj Fleksiblaj, belaj, toleremaj Kaj se ne volas ĉesi ŝtormo Ŝiranta koron malkviete Ekdormu kara, vi ekdormu Ni iĝu arboj iomete Kaj post vekiĝ’, mi estas certa Subite vi ekvidos, kara Ke vivas ni ne en dezerto Sed en arbaro Kiam finiĝas tempoj varmaj Kiam la lastaj folioj ektremos Ni iomete iĝu arboj Fleksiblaj, belaj, toleremaj Fortaj, harmoniaj, senperfidaj Senlimaj, senreligiaj senregistaraj, senprezidentaj Senarmilaj kaj senmilitaj Liberaj kaj pacaj

Plus de Ĵomart kaj Nataŝa

Ĵomart kaj Nataŝa →

Paroles similaires