Melankolia Trajnkanzono
EO

Testo di Melankolia Trajnkanzono

GenereFolk
Durata4:58
Lingua originaleEO
Visualizzazioni329
AaLettura
Dimensione 18

Testo originale

EO
Traduzione non ancora disponibile. Mostriamo il testo originale.
Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono post koncerto dum la nokt', kunsidi, babili sur la gazono Daŭre en la malproksim', ŝarĝ-vagonaraj sonoj kontinue atingas nin, melankoliaj trajn-kanzonoj Mi pensas pri la kargo, pri la krudmaterialoj gruzo, sablo, karbo, nutraĵoj, animaloj Mi revas pri la planko, kie sidas en krepusko vagabondaj muzikantoj: Woody Guthrie, Cisco Houston Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono veturante de lok' al lok'; ĉiu-tage alia koncert-salono Dum kvaronhor' antaŭ barilbrak' en Novjorka regiono preterveturas sur la trak', vagono post vagono… Mi pensas pri la trako, de la forirpukt' ĝis la fino mi pensas pri la kurso, de la trajno la destino Mi revas pri la ebleco por kunkanti kaj kunludi vojaĝanté al libereco, kun Cisco kaj kun Woody Mil-naŭcent-naŭdek-ok: turneo en Usono de tiam lokomotiva vok', min plaĉas kiel ĉiela sono Revanta pri, de la trajn-fajfil', la akordo de la tri tonoj ankoraŭ ĉiam atingas min, melankoliaj trajn-kanzonoj

Altro di Kajto

Kajto →

Testi correlati