La Malpeza Dormo
EO

La Malpeza Dormo 歌詞

時間3:27
原文言語EO
閲覧数222
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Tuta stelar' bildiĝas sur la retin' Malpezas mia dormo La bordo de mar' en cifera fotografil' Kaj nova vivofono Horizontale sub lunbril' Memoras revojn mi de juna kor' Fuĝante el vintr', el glacia rigard' maldeca Kiu min spegulis Je nova vivoĉapitr' sur insul' poŝtkarteca Vivo ekveluris Sed dormi restas sen sukces' En kap' turniĝas pensnebul' kiun lulas marondoj Karesas sala vent' el la for' Malpezas mia dorm' Ne liberigas somer' el memoraĵoj tro komplikaj Estinto malutila Sed tiu peco de ter' je agrabla klimat' tropika Igas min trankvila Kun la vizaĝ' sunbruligita Pli komfortas la ekzil' Lulas ĝin pacifiko Karesas ĝin odor' de vanil' Sed malpeze dormas mi

Inicialoj Dc の他の曲

Inicialoj Dc →

関連歌詞