Min Vokas Iamo
EO

Min Vokas Iamo 歌詞

時間3:44
原文言語EO
閲覧数48
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Min vokas iamo, aŭtuna ornamo Pluvplena sopir' Min vokas somero kaj sola ameno Tendara admir' Ensonĝe, ensvene aperas revene Somera vizi' La fajra, la suna kaj iu pli juna Simila al mi Sopir' surpapere. Fajfetas despere La fluto de l'vent' Kanteto de l'amo al mia iamo Ne eblas reven' Kaj larmas la koro kaj lamas angoro Tra pluva ekfrap' Mi diras: Sufiĉe! Se tristo senfine Nur skrap'! ĉU decas heziti? Ne ĉesu militi Por ĝojo sen lim' Min vokas tendara medi' senkompara. Sopiras anim' Kaj larmas la koro, kaj lamas angoro Tra pluva ekfrap' Mi diras: Sufiĉe! Se tristo senfine Nur skrap'! Min vokas iamo, aŭtuna ornamo Pluvplena sopir' Min vokas somero kaj sola ameno Tendara admir'

Ĵomart kaj Nataŝa の他の曲

Ĵomart kaj Nataŝa →

関連歌詞