Vagadi Sencele
EO

Vagadi Sencele 歌詞

時間3:05
原文言語EO
閲覧数73
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Finiĝis laboro kaj estas vespero Necesas jam hejmen iri Sed mi hodiaŭ promeni preferas Delonge mi tion deziris Por tempo nelonga problemojn forgesi Sidante sur benko sole Kaj ne rapidi ien sukcesi Iri, kien mi volas Vagadi sencele ĝIs nokta mallumo Agordi animon minore Kaj foliumi kiel albumon Foliojn de mia memoro Kaj mian doloron ne povos kuraci Eĉ tia ĉarma vespero Mi scias, mi scias, animtrankvilecon Mi trovos somere, somere Mi morgaŭ revenos al miaj problemoj Sed dume mi estas libera Ne rapidante, duope promenas Mi kaj mia espero

Ĵomart kaj Nataŝa の他の曲

Ĵomart kaj Nataŝa →

関連歌詞