Televido
EO

Televido 歌詞

ジャンルFolk
時間3:07
原文言語EO
閲覧数318
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Mezuriĝas la valor' En videbleco Ajna tipo de honor' Por mi taŭgas Kaj mi pretas Mi vere pretas Ja mi pretas Mi tute pretas Mi pretas je ĉia ajn perfido Por esti en la televido Amata estu la idol' Ni multaj vicas Dronu nin en akohol' Enŝlositaj ĝIs ni pretas Ni ĉiuj pretas Ja ni pretas Ni tute pretas Ni pretas je ĉia ajn perfido Por esti en la televido Je kio vi pretas por aspekti unika?! Je kio vi pretas por aspekti unika?! Je kio vi pretas por aspekti unika?! Pretas je ĉio por esti en televido Murdi panjon, vendi mian idon Partopreni stultludon kiel piramidon Forigi enhavon, nur prizorgi bildon Pretas je ĉio kaj eĉ pli ol Fanatikul' de nova religio Vizaĝlibro donas vivsencon Guglo, jutub forigis penson Pretas je ĉio kaj eĉ pli da Lasi rete fotojn de mi nuda Vendi animon por minut' da glor' Esti sub lumo kun rid' kaj plor' Kaj se post tio... Daŭre ne sufiĉas Kaj se per tio mi daŭre ne famiĝas Metos sur parolistan gorĝon glavon Estas mi de la spektakl' nova sklavo Ho ni pretas Ni ĉiuj pretas Ja ni pretas Ni tute pretas Ni pretas je ĉia ajn perfido Por esti en la televido

La Perdita Generacio の他の曲

La Perdita Generacio →

関連歌詞