Masko
EO

Masko lyrics

GenreFolk
Duration4:16
Original languageEO
Views855
AaReading settings
Text size 18

Original lyrics

EO
Translation not available yet. Showing the original lyrics.
Post matena ellitiĝo ĉiam jenas sama ago La pretigo por prestiĝo, la preparo por la tago Decas bele sin ja vesti, ŝminki, kombi, kaj parfumi Ĉar nur plaĉaspekte esti, nomas ni ja kulturumi Je vespero post laboro regas min jena problemo Kiel plaĉi kun humoro, afebleco, sindeteno? En konformo kun socio estu miaj agoj nur Ĉar per tio - dank' al Dio! - vivas nia grandkultur' Ho! Imagu katastrofon kiun foje mi travivis Preterpasis la spegulon - vizaĝfaldoj ekskluzivis Nauza, aĉa kromfiasko Figrimaco de pajaco Ĝis min kaptis la sagaco Forgesita estis masko Fiasko! Masko!

More from Kajto

Kajto →

Related lyrics