Filineto
EO

Filineto 가사

길이3:55
원문 언어EO
조회수126
Aa읽기 설정
글자 크기 18

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Aperis vi kiel suneto en mia vivo De iu venis vi planedo kun beba lingvo Kaj mi aŭskultas ĉiun tagon vian rakonton Pri longaj jaroj da vagado en granda kosmo Vi sentis vin solece tie sed vi ne ĝemis Kaj longa estis vojo via al via hejmo Sed ni feliĉe renkontiĝis, animo mia Nenio povas nin disigi, mi certe scias Vi dormas, mia eta stelo, sur manoj miaj Vi estas nekredeble bela, mia filino Jen vi ridetis en la dormo, vi eble vidas Ke iu bona eta gnomo apude sidas Mi lasas vin kun via sonĝo kaj fermas pordon Vin granda kaj feliĉa mondo atendas morgaŭ Kaj vi forgesos pri soleco, mia anĝelo Ja longan vivon vi komencas sub la ĉielo Vi kiel ĉarma mirakleto en mia vivo

Ĵomart kaj Nataŝa의 다른 곡

Ĵomart kaj Nataŝa →

관련 가사