Vivo-Riske
EO

Vivo-Riske 가사

길이4:03
원문 언어EO
조회수165
Aa읽기 설정
글자 크기 18

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Pelas aŭton sen hezit’ Hurla bruo dinamit’ Bola fuma eŭforio Fariĝas via tragedio Veturo en ruĝega zono Veturo per ŝose-demono Panelaj nadloj de motoro Vin ekscitas ĝis furoro Nur kaprico, ne pli Odoro de l’ angoro Vivo-riska sensaci’ Provokas ĝis fatala hor’ Iras vi laŭ la ŝoseo Sen trafiklumoj, sen paneo La vojpaga bariero Ĝin vi evitos, kia leĝero Nur defio, ne pli En horo de l’ furoro Vivo-riska sensaci’ Provokas ĝis fatala hor’ Leĝere vi veturis Tiel ne eblas plui Pli kaj pli domaĝon Provokis vi, nur vi Danĝere vi veturis Tiel ne eblas plui Pli kaj pli domaĝon Provokis vi, nur vi Vi iris transen de la limo Kurbiĝo igis vin viktimo Kuracaj nadloj de doktoro Vin iritas, kia doloro Lantas aŭto sen ekscit’ Korpon kaptis nun rigid’ Nun sen vetoj, sen defio Dispeciĝis viv’ de vi Ho, frenezo, kaj ne pli En nokto de l’ angoro Nur frenezo sen raci’ Nun restas nur vanta memor’ Leĝere vi veturis Tiel ne eblas plui Pli kaj pli domaĝon Provokis vi, nur vi Danĝere vi veturis Tiel ne eblas plui Pli kaj pli domaĝon Provokis vi, nur vi

Kore의 다른 곡

Kore →

관련 가사