Maldormemo Mia
EO

Maldormemo Mia 가사

장르Folk
길이3:40
원문 언어EO
조회수321
Aa읽기 설정
글자 크기 18

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Okazas ke mi vidas ion strangan ĉe l' plafono Preskaŭ kiel nekonata flugilet' Momente ĝia verda lumo fulmas kiel stelo Kaj ĉielo sin enrompas en ĉambret' Venu, prenu min Mi sopiradas en profundo Kiel sorto mia estus iri for Al nekonataj planedaroj Aŭ okuloj dezirantaj iom pli Ĉiam pli Najbaro laboranta en la sama laborejo En la bela domo ri ne pentras plu Tamen sonĝas malrevante ne kuraĝas salti Ĉu ni iĝis nun tro dikaj por la tru'? Venu, prenu min Mi maldormemas kaj esperas Ke neniam mi kontentu sub la mur' Ĉiam mi vidu planedarojn Kaj okulojn dezirantajn iom pli Ĉiam pli Prenu min Mi maldormemas kaj esperas Ke neniam mi kontentu sub la mur' Mi sopiradas en profundo Kiel sorto mia estus iri for Al nekonataj planedaroj Aŭ okuloj dezirantaj iom pli Ĉiam pli … Kaj matene venas ŝtormoj Mi vekiĝas frue iam Spektas renaskiĝon en silent'

La Perdita Generacio의 다른 곡

La Perdita Generacio →

관련 가사