Kvin minutojn antaŭ sunsubir'
EO

Kvin minutojn antaŭ sunsubir' 가사

장르Rock Roll
원문 언어EO
조회수334
Aa읽기 설정
글자 크기 18

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Fore en apuda ĉambro sonas ies rid' Sed ne ĝenas min - mi simple ignoras ĝin Plu en jena eta ĉelo sidas sola mi Kvin minutojn antaŭ sunsubir' Ie en la proksimec' aŭdiĝas ies plor' Ne koncernas min - mi simple daŭrigas ĝin Nur fadeno de mireg' min ligas al la viv' Kvin minutojn antaŭ sunsubir' Kiom ajn da toler', kiom ajn da infer' Kiom ajn da babilo pri ĉio krom pri la ver' Ĉiam pli da arog', ĉiam pli da delogo Ĉiam pli da preparo por lasta mensogo Vojo al la paradiz' - senspira paraliz' Jam prezentas sin, mi dume ignoras ĝin Perplekseco, konsterniĝ' - jen lasta mia dir' Kvin minutojn antaŭ sunsubir'

Persone의 다른 곡

Persone →

관련 가사