Mia knabino
EO

Mia knabino 가사

장르Rock Roll
길이3:19
원문 언어EO
조회수494
Aa읽기 설정
글자 크기 18

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Ŝi ne estas la plej gaja knabin' Ofte trafas ŝin melankoli' Ŝi nek estas la plej bela knabin' Iom dika estas fakte ŝi Ofte pensas ŝi nur pri si mem Mankas la konsiderem' Sed ŝi estas mia knabino Ŝia virto estas malzorgem' Ĉion tenas ŝi en bonmalord' En diskutoj malgraŭ kiu tem' ĉiam venas ni al malakord' Nokte dormas ŝi sur mia brak' Vekas min per ronka krak' Sed ŝi estas mia knabino, mi amas ĝuste ŝin Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin Kiu volas konsoli min, kiam mi kore plore lamentas Kiu povas kompreni min, kiam mi diras kion mi sentas Kiu emas pardoni min, kiam mi agis stulte kaj pentas Kiu eltenas min, kiam mi estas nur mi mem Mia knabino, nur ŝi eltenas min Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

Persone의 다른 곡

Persone →

관련 가사