Neĝo dancas
EO

Neĝo dancas 가사

장르Rock Roll
길이47:47
원문 언어EO
조회수374
Aa읽기 설정
글자 크기 18

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Neĝo dancas en la stratoj jen sezono de mallum' kaj malfeliĉ' vi atentu plej singarde kontraŭ nokta superstiĉ' lumigu kandelon memoru en nokta hor' mi ĉiam sopiras al via varma kor' Kara, gvidu min trankvile tra la stratoj de malllum' ĝis ni kune ekrigardos la vizaĝon de la sun' Vento frapas al fenestro ni ŝirmiĝas inter muroj de solec' serĉas lacaj en la sonĝoj mondon de alia spec' sed kara, mi petas ne fuĝu al la memor' mi ĉiam sopiras al via varma kor' Kara, gvidu min trankvile tra la stratoj de malllum' ĝis ni kune ekrigardos la vizaĝon de la sun' En nokta silento mi revas pri vi kaj skribas al vi leteron mi petas vin helpi min trovi la vojon por serĉi la vivmisteron Kara, gvidu min trankvile tra la stratoj de malllum' ĝis ni kune ekrigardos la vizaĝon de la sun' Kara, gvidu min trankvile tra la stratoj de mallum' ĝis ni kune ekrigardos la vizaĝon de la sun' Ho kara! en vintraj noktoj ni ne estas solaj iru kun mi Kara, gvidu min trankvile en la laborinta nun' ĝis ni kune ekrigardos la vizaĝon de la sun' Ho kara! post la mallumo somero revenos

Persone의 다른 곡

Persone →

관련 가사