Kara Kor'
EO

Kara Kor' 가사

길이48:14
원문 언어EO
조회수64
Aa읽기 설정
글자 크기 18

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Batante tiel haste, malpace, kara kor' plenigas vi troece mian bruston per l' angor' kiu devenas ja de via miskompren' montegon vidi kie vastas eben' Al mi anstataŭ prava naiva ŝajnas vi ĉar eltrompiĝo baldaŭ vin atingos tie ĉi sed vi ne volas atenti la veron kontraŭ ĉio vi daŭrigas l' esperon! Ho, kara kor' seneriĝu kaj rigardu l' estonton! Vi ne devas atendi renkonton! Ho, kara kor' ju pli vi persistos trans la real' des malpli eltenebla estos via fal'! Ne revu, kara kor': ĉi-momente certe ŝin pri via tre aflikta palpitado, eĉ sen fin' de tiel nuba tago, peza je sopir' ne igas pensi, kun plej eta altir' Ĉar male ŝi imagus la kvanton da dolor' vin tiel batiganta, mia estimata kor' sed eĉ en larmoj vi evitas la veron malgraŭ ĉio vi daŭrigas l' esperon!

관련 가사