Mi ne scias
EO

Mi ne scias lyrics

GenreRock Roll
Duration4:00
Original languageEO
Views534
AaReading settings
Text size 18

Original lyrics

EO
Translation not available yet. Showing the original lyrics.
Jam la trinkejo fermiĝis, ni iras tra mallumo kaj pluvo en mia vivo vi ŝajnas ankoraŭ kiel fremda figuro en via voĉo kaŝita dolor' mi ne respondas, sed turnas min for kaj silente rigardas al la muro Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias Kaj sur la stratoj malseka asfalto la neonon reflektas la vojo rektas al hejma protekto, sed la vivo malrektas pardonu min kara pro mia silent' sed mi vidis ke ofte turniĝas la vent' kaj ĉiam la mondo malsame aspektas Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias

More from Persone

Persone →

Related lyrics