Vivo Duras Sed Vi Molas
EO

Vivo Duras Sed Vi Molas lyrics

GenreRock Roll
Duration3:23
Original languageEO
Views561
AaReading settings
Text size 18

Original lyrics

EO
Translation not available yet. Showing the original lyrics.
Eta ĉambro en granda urbo Rifuĝejo de perturbo Loĝi kostas tro da mono Farbo falas de plafono (ho, jes) Riproĉado kaj admonoj Dronas en la urbaj sonoj Nun Sidas mi kun penso nula Kaj vi venas verdokula Nun Nokto falas kaj mi pensas ke Vivo duras sed vi molas Mono mankas nin sed amo ne Kaj mi pretas se vi volas Mondo plena je poetoj Spaco plena je raketoj Vi proksimas, spiras lante Kuŝas apud mi ridante Nokto falas kaj mi pensas ke Vivo duras sed vi molas Mono mankas nin sed amo ne Kaj mi pretas se vi volas Paraŝutoj, spacoŝipoj Via haŭto, viaj lipoj Nun Telefonoj, Pelikano Viaj haroj, via mano Nun Nokto falas kaj mi pensas ke Vivo duras sed vi molas Mono mankas nin sed amo ne Kaj mi pretas se vi volas

More from Persone

Persone →

Related lyrics