Ili venos
EO

Letra de Ili venos

GêneroRock Roll
Duração97:21
Idioma originalEO
Visualizações477
AaLeitura
Tamanho 18

Letra original

EO
A tradução ainda não está disponível. Exibindo a letra original.
Jen matenas, leviĝas la sun' Bonvenigas min la tristo Per la trajn' al ĉiama labor' Min jam tedas la ekzisto Ho amiko, ĉu samas por vi? Iras hejmen sola sur strat' Nur albojas min hundoj Sur la sojlo salutas silent' En abismo da sekundoj Ho amiko, min mankas eĉ plor' Sed mi scias ke ili venos por mi Unu belan tagon Mi ja scias ke ili venos por vi Porti nin paradizen Kara frato, mi vokas al vi Aliflanke de la tero En la ŝipo de l' glora vojaĝ' Ĉu vi estos pasaĝero? Ho amiko, persistu kun mi Ĉar mi scias... Jes, mi scias, antaŭ semajn' Ili devus jam alveni Certe estis grava kial' Kaj ni povas plu elteni Ĉar mi scias...

Mais de Persone

Persone →

Letras relacionadas