La Dizertanto
EO

Текст песни La Dizertanto

ЖанрFolk
Длительность5:27
Язык оригиналаEO
Просмотры183
AaНастройки чтения
Размер текста 18

Оригинальный текст

EO
Перевод пока недоступен. Показан оригинальный текст.
Sinjoro prezident', Mi skribas ĉI leteron Vi prenu en konsideron La vortojn tiujn ĉI Ricevis mi ordonon: Eniri la armeon Akcepti la ideon Ke mole bombas ni Sinjoro prezident', Mi ja malvolas vere Ne paŝu mi surtere Por ies ajn konker' Tro longan tempon jam Perforto nin delogis Tro longe jam ni mensogis Ke ni pafas por liber' Ni vidis multe tro Da homoj rifuĝintaj Familoj disĵetitaj Eksportoj de milit' Suferas la infanoj Dum kelkaj sin amuzas Kaj la militon uzas Por nafto kaj profit' Kiom da abu-grajboj Forprenas la animon Forprenas memestimon Eĉ rajton esti si Se sango vin allogas Nu, verŝu vian sangon Vi havas altan rangon Do ĝI valorus pli Mi morgaŭ estos for Ferminte mian pordon Fortranĉos mi la kordon Kiu ligas min al vi Mi ŝvebos super bordoj Mi biciklos tra la mondo Mi estos vagabondo Al ĉiuj kantos mi: "Vi uzu vian vivon! Vi uzu ĝin en paco! Ne estu vi pajaco! Vi estu frato, hom'!" Sinjoro prezident', Vi ne ricevos amen Se vi militos tamen Estas ne laŭ mia nom'

Ещё от La Perdita Generacio

La Perdita Generacio →

Похожие тексты