La Dimanĉaj Fotoj
EO

La Dimanĉaj Fotoj 歌词

时长2:49
原文语言EO
浏览量101
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Mia memoro ne plu povas disigi La dimanĉojn de kutim' Vi tiam bone sciis min instigi Vin foti de korpo ĝis anim' Insiste petis de mi fari fotojn Je suna veter', je pluva veter' Pri via belo fari bildajn raportojn Je varma somer', en vintra aer' Kiom da fotoj de vi ĝis nun kolektis mi? Dimanĉa fotad': nepra ago! Kiom da fojoj kiam simple perfektis vi? Beleco en kadr': via pago! Kiom da fotoj de vi ĝis nun kolektis mi? Dimanĉa fotad': nepra ago! Kiom da fojoj kiam simple perfektis vi? Beleco en kadr': via pago! Kiom da bildoj de vi ĝis nun kolektis mi? Dimanĉa fotad': nepra ago! Antaŭ fotiloj ĉiam simple perfektis vi! Beleco en kadr': via pago!

更多 Inicialoj Dc

Inicialoj Dc →

相关歌词