Birdo
EO

Birdo 歌词

时长3:44
原文语言EO
浏览量68
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Birdo flugas en la ĉielo Kaptas flugiloj la venton Birdo estas forta kaj bela En la aero kristale hela Sola kun la elemento Ĝi ŝvebas subsune en luma maro En oceano la kvina Sube restis limoj kaj baroj Montoj majestaj kaj vastaj arbaroj Kaj homoj kun siaj maŝinoj Birdo revenas al sia nesto Fore de bruaj ŝoseoj Ĝi estas simpla, ĝi estas modesta Kaj malsimila al kiaj ni estas Homoj kun niaj armeoj Birdo en la ĉielo lazura Ne estas malica, nek estas heroo Ĝi simple estas en la naturo Irante al sia neklara futuro Kun homo kun sia egoo

更多 Ĵomart kaj Nataŝa

Ĵomart kaj Nataŝa →

相关歌词