La virbovo kaj la luno
EO

La virbovo kaj la luno 歌词

流派Samba
时长4:37
原文语言EO
浏览量1.7K
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
La luno sin estis kombanta En la spegulo rivera Virbovo ĝin estis gvatanta En milda nokto somera Kiam venis la blanka mateno Malaperis la luno de fluo La virbovo kiel en areno Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo La virbovo kiu ekamis la lunon Kaj forkuras dum la nokto el bovej' La odora papaveto kaj la pruno Jen parfumas la kamparon bone plej Rosmareno de montaro al rand' de river' La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro La virbovo kuraĝega kaj de brava genero Memoraĵon de la luno konservas en la kor' La luno dum nokto alvenas El la profund' infinita Virbovo ĝin gvatas kaj splenas Inter la branĉoj kaŝita En la mezo de riverspegulo Dum la luno en dormo nun spiras La virbovo kiel gvardiulo Ĝin rigardas kaj triste sopiras

更多 Jomo

Jomo →

相关歌词