La Velŝipo Magdalena
EO

La Velŝipo Magdalena 歌词

流派Folk
时长4:16
原文语言EO
浏览量232
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Sur la velŝipo "Magdalena" La matenmanĝo estas jena: Bifsteko kun botelo plena - Hej! la vivo dura! Maristoj staras sur ferdek', La mastro krias per laŭta blek': "Mi pagos pluson sen domaĝ' Se vi ne plendos dum vojaĝ'!" "Ne, ne!", diras la maristoj bravaj, "Ni preferas plendi ja! Ha!" Sur "Magdalena" ŝvitas plage Ĉiu maristo - li, - senblage, Deĵoras eĉ tri horojn tage - Hej! la vivo dura! Maristoj staras sur ferdek' La mastro krias per laŭta blek': "Mi pagos pluson kun plezur' Por unu kroma horo nur!" "Ne, ne!", diras la maristoj bravaj, "Fakte ni laboras tro! Ho!" Ne mankas rum', ne mankas vinoj, Ni havas kargon de putinoj: Por ĉiu vir' po tri knabinoj Hej! la vivo dura! Maristoj staras sur ferdek' La mastro krias per laŭta blek': "Mi pagos pluson pli kaj plu Se kontentiĝos vi per du!" "Ne, ne!", diras la maristoj bravaj, "Ne sufiĉas trio da! Ha!"

更多 Kajto

Kajto →

相关歌词