Drag Queen
EO

Drag Queen 歌词

时长4:43
原文语言EO
浏览量89
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Veras ja, mi flugas for Kiam eknoktas la dekor' Salut' al tago pro urĝa bezono Beliĝu mia korpfason' Veras ja, dum izoleco Ne ridas la nokt' pri mia speco Turmentas tiu helo de ĉiu tago La nokto estas nura blago Veras ja, jen la nokta reĝino Aŭ taga reĝ' kun arda korinklino Sin perdi en la korpo de ŝi Ĉar daŭre logas la gracio Sed kia gracio? Ĉu ina gracio? Ĉu vira gracio? Mia gracio! Drag Queen sub via bela ŝminko Virinas viro sen konvinko Drag Queen moviĝas ĝis anhelo Podie dancas reĝa stelo Reĝa stelo Veras ja, subhaŭtas la em' Skulptiĝas dum nokt' mia mem' Dum tag' ŝi vivas en korpo de li Kiu dum nokt' estas fikcio Veras ja, dum izoleco Ne ridas mi pri ŝia speco Jam scias ŝi neniam amis min Nur skiz' de mia in-rafino Mia in-rafino Drag Queen sub via bela ŝminko Virinas viro sen konvinko Drag Queen moviĝas ĝis anhelo Podie dancas reĝa stelo Reĝa stelo Nokta reĝin' Aŭ taga reĝ': Pasa ĝu', pasa ĝu' Pasa ĝu', pasa ĝu' Vesta fascino Sed via koro ardas plu Sentiĝas bedaŭr' Ne vivi sen neglekto Pri ĉi elekto, sen neglekto Pri ŝia elekto, sen neglekto Pri ĉi elekto

更多 Kore

Kore →

相关歌词