Senpromese, Senperfide
EO

Senpromese, Senperfide 歌词

流派Folk
时长3:08
原文语言EO
浏览量246
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Kvankam birdoj kantis pri printempalven' Mian menson regis mallum' kaj ĉagren' Ensorĉita de reĝino, kiu zorgis ne pri mi Tial dancis mi tre peze dum festen' Estis vi ja en la sama situaci' Havis amikon bonan sed deziris pli Nu, ni ambaŭ malesperaj kaptis horojn da tener' Almenaŭ unu nokton amon sentu ni Matenmanĝo dum en la sun' venonta tag' Paradizas la verdec' kaj blua lag' Konfesantaj, ke ni sonĝis pri aliuj en la kor' Sed por nun kaj tie plaĉis nia ag' Vi estis bela, bona ankaŭ post ebri' Tamen malallogis estis ĉio por vi Estis sento reciproka ni decidis simple ke Ankoraŭ iujn noktojn amon sentu ni La somero paŝis kun foje man' en man' Foje estis ni kuniklo, foje ran' Ridis, ludis geamantojn nepre nur en la moment' Jen facile ni konsentis laŭ la plan' Amorantoj jes, sed amiĝintoj ne Mi apartenis al reĝino, mia fe' Sed en viaj sonĝoj nun pli ofte ekaperis mi Ho, mi timis tiajn vortojn, aĥ kaj ve Fruaŭtunan tagon vi alfrontis min ĉU ni diru: "iom pli" aŭ "jen la fin'"? Dolorigas la okazo daŭre, supoze vin eĉ pli Kiam devis mi nei vin

更多 La Perdita Generacio

La Perdita Generacio →

相关歌词