Ne Normalas, Nur Kutimas
EO

Ne Normalas, Nur Kutimas 歌詞

ジャンルFolk
時間4:10
原文言語EO
閲覧数108
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Somero forlasis vin hieraŭ Preskaŭ sola en la nord’ Ŝajne senvorta, kaj malforta Kaj elŝlosita per la vitra pord’ Ĉiuj homoj sin grupigis Ĉe televidiloj du kaj du Senesperantaj grasmanĝantoj Ĉu malĝojas vi pri tia evolu’? Ĝi ne normalas Ĝi nur kutimas en la nuna mond’ Pripensas vi la florajn tagojn Kiam amo estis mar’ Sentas vin stulta kaj malmultaj Ĉu vi memkulpigas vin pro la amar’? Homoj vestis sin en roloj Kiel viriĉo kaj virin’ Ĉu vi elektu kaj neglektu Ĉu unuseksemeco kaptu ankaŭ vin? Ĝi ne normalas... Se oni povus legi pensojn En la mallumo de la cerbo Eble tiam vi komprenus Kial niaj fortoj enas Somero forgesis adiaŭi Baldaŭ ĝi revenos, ĉu? Ĉu vi vidos, ĉu vi ridos? Ĉu iam vi memoras pri la eta tru’? Ĝi ne normalas...

La Perdita Generacio の他の曲

La Perdita Generacio →

関連歌詞