Liza Pentras Bildojn
EO

Liza Pentras Bildojn 歌詞

ジャンルRock Roll
時間2:33
原文言語EO
閲覧数1.7K
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Longe for de mia mond' Mi portiĝis per etera ond' Al loko stranga tre Fore de l' amika rond' Plene je demandoj sen respond' Kaj motorpane' Marso aŭ Aldebaran' Stelo sen samidean' Vere mankis ies akompan' Liza ĉiam volis pentri bildojn Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu' Kaj mia farbskatol' Perdiĝis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn daŭre plu Mi promenas dum vesper' En la poŝ' bileto kaj moner' Por subteni min Estas sur la tuta ter' Unu nur kun ĝusta karakter' Por kompreni min Ĉu kritiko aŭ admon' Ĉu ideo aŭ propon' Vi kontaktu min per telefon' Liza ĉiam volis pentri bildojn Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu' Kaj mia farbskatol' Perdiĝis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn daŭre plu Eble mi jam sciis de komence Eble malgraŭ ĉio pravis mi... Liza ĉiam volis pentri bildojn Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu' Kaj mia farbskatol' Perdiĝis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn daŭre plu Verŝajne Liza pentras bildojn daŭre plu

Persone の他の曲

Persone →

関連歌詞