Se La Cerbo Volas
EO

Se La Cerbo Volas 歌詞

ジャンルRock Roll
時間3:34
原文言語EO
閲覧数592
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Mi alvenis ĝustatempe Por la granda sensaci' Steloj brilis firmamente Kiam ŝi sidiĝis apud mi Kaj ŝi diris: Ĉu vi sentas la miraklon de progres'? Ni lin ĉiuj povas sekvi, kaj mi diris: Certe jes Se la cerbo volas Se la korpo povas Se la tempo sufiĉas Kaj ĝusta vento blovas Post ĉiela promenado Ŝi revenis al la ter' Por matenmanĝ' kun marmelado Kaj prudenta malaper' Kaj ŝi diris: Nun ni iru ĉiam supren kaj sen ĉes' Ni atingos ajnan celon. Kaj mi diris: Certe jes Se la cerbo volas Se la korpo povas Se la tempo sufiĉas Kaj ĝusta vento blovas Ĉu ni ŝargu niajn ĉakrojn en etera katedral' Ĉu ni flugu Siriusen sur delfeno de kristal' Se la cerbo volas Se la korpo povas Se la mono sufiĉas Kaj ĝusta vento blovas

Persone の他の曲

Persone →

関連歌詞