La Malnova Balancilo
EO

La Malnova Balancilo 가사

장르Folk
길이4:23
원문 언어EO
조회수967
Aa읽기 설정
글자 크기 18

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Balanciĝas kvinjaraĝa etulino. Ŝi loĝas for ĉe alia stratofino. Ŝi ofte nudpiede ĉi tien venas Por revi, kiam vivo splenas. Ŝian brunan jutan robon jam eluzis Du fratinoj, kiuj ankaŭ sin amuzis Per la balancilo por promenvetur' De la tero al la ĉielo: grandplezur'! Ĉe la dorso de la knabino sidas frato. Dum li ludas, ne turmentas lin malsato. Li firme ĉirkaŭbrake talion tenas De la fratino kaj nuntempe li serenas. Fermas la okulojn tiu bubo; Supren kaj malsupren fidas li sen dubo, Kaj plengorĝe ridas, homnatur'! De la ĉielo al la tero: grandplezur'! Refreno: De la ĉielo al la tero De la ĉielo al la tero De la ĉielo al la tero De la ĉielo al la tero grandplezur'! De la baskulo sur la fronta ekstremaĵo Sidas knabo kun eleganta vestaĵo, Proksimume dekjaraĝa; li kunĝuas. Ja riproĉojn li meritos, ĉar malfruas. Li ne rajtas tiun lokon frekventi. Pro ŝirita jako devos li plu penti. Sed nun gravas nek veluro, nek futuro. De la tero al la ĉielo: grandplezur'! Tri infanoj kune nun feliĉas. Per animo hela, ĝoja ili riĉas. Kaj se vi alvokas, vin ili ne aŭdas; Fajfis eĉ trifoje trajno, kiu laŭdas. Sed momente ili ne plu apartenas Al la plenkreskula mondo, kiu svenas. Sune ili helas meze de la obskur'. De la ĉielo al la tero: grandplezur'! Refreno (2-foje) … grandplezur'!

Kajto의 다른 곡

Kajto →

관련 가사