Mi memoras
EO

Mi memoras 가사

장르Folk
길이5:38
원문 언어EO
조회수851
Aa읽기 설정
글자 크기 18

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Mi memoras ke mi atendis kiel knabo La revenon hejmen de mia patro. por labori kun plezuro, aĉetis mi paperon, lignon kaj la ŝnuron por fari kajton. Mi memoras ke mi konstruis kiel knabo tre belan kajton kun mia patro. mi rigardis lin kun varma sento. li ĝoje kriis kiam venis bona vento por nia kajto. Mi memoras ke la ĉielo estis plena de multaj kajtoj tutkoloraj, kaj centoj da infanoj kune ludis kaj tutajn tagojn ege sin amuzis per sia kajto. Mi memoras ke mi ne komprenis kiel knabo ke ne plu vidiĝis iun tagon paperaj birdoj memfaritaj. ni restis hejme tute surprizitaj kun nia kajto. Mi memoras ke bruaj feraj birdoj mortigis nian tutan ĝojon. timigaj militaj ĉasaviadiloj estis ĝenataj de infanaj amuziloj: Niaj kajtoj. Niaj kajtoj. Niaj kajtoj. Niaj kajtoj. Se kajto estas tiel minaca, ĝi servu kiel armilo paca. (3-foje) (Do,) mi petas al ĉiuj infanoj de la tero, fari multajn birdojn el papero. por forpeli aermilitilojn ni kovru la ĉielon per pacarmiloj: Niaj kajtoj. (3-foje) Niaj kajtoj. Niaj kajtoj. Niaj kajtoj.

Kajto의 다른 곡

Kajto →

관련 가사