Ĉu Neniam Plu
EO

Ĉu Neniam Plu 歌詞

ジャンルRock Roll
時間4:15
原文言語EO
閲覧数460
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Mi malfermas la okulojn, jen ankoraŭ unu tag' La neĝo falas mole, kaj glacias jam la lag' Malvarmas, kaj mi frostas, sed plej en mia kor' Min mankas ĉiu varmo de kiam vi ekiris for Ĉu neniam plu mi tenos vin... ...en miaj brakoj... Nun vi kuŝas kun alia, li vin tenas kun fier' Kaj ĉiuj miaj revoj kuŝas mortaj sur la ter' Kaj kien ajn mi iras rekondukas ĉiu voj' Mi ne sciis, ke troviĝas tiel multe da malĝoj' Ĉu neniam plu mi tenos vin... ...en miaj brakoj... Kio estas am' por vi? - ĉu mi devintus scii tion? Kio estas am' por vi? - kiel mi scius? Vi nur iris for de mi - ĉu devus mi kompreni tion? Mi ne volas aŭdi pli - ĉar mi tro multe faris jam por vi! ...jes, por vi... Kaj ĉiam dumvespere pasas senespera ĉas' de trinkejo al trinkejo por konsolo en la glas' Kaj kiam paŝas ĉe la pordo, kaj iu venas tien ĉi mi forturnas min kaj timas, ke eble povas esti vi Ĉu neniam plu mi tenos vin...

Persone の他の曲

Persone →

関連歌詞