Ĉu vi pentas?
EO

Ĉu vi pentas? 歌詞

ジャンルRock Roll
時間4:28
原文言語EO
閲覧数510
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Ĉu vi pentas nun ke vi militservis Dum la rekrutad' vi ja vere vervis Tiam pensis vi "mi fariĝos viro" Rampis kun fier' tra la kot' kaj ŝmiro Ho! kia malbonŝanc' startas nun milito Ĉu surpriziĝas vi? Ha, kia hipokrito! Nun pafas vi al land' kie vi jam estis Jes, vi vizitis ĝin, kaj vi tie festis en la I.J.K. Ĉu vi pentas nun ke vi militservis Dum la bombatak' vi ja vere nervis Nun malamikarme' venas kun impeto Saltu el la fosaĵ' levu bajoneton Fimalamiksoldat' frapas vin altere Lian indulgon nun petas vi sincere Kaj li retenas sin kvankam li pikontis Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis en la I.J.K.

Persone の他の曲

Persone →

関連歌詞