De l' praa tempo ĝis la nun'
EO

De l' praa tempo ĝis la nun' 歌詞

ジャンルRock Roll
時間2:45
原文言語EO
閲覧数467
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Ŝi loĝis sub la mar' profunda de l' praa tempo ĝis la nun' Levante sian manon alten ŝi supreniris al la sun' Alvenis ŝi al mia lando en malproksima nord' Kvin tagojn antaŭ somermezo ŝi staris ĉe la pord' Mi legis sur la poŝta karto: "Hodiaŭ jam alvenos mi" Kaj eĉ ne estis temp' ordigi, jam staris ŝi sur porda sojl' Venis kun la sun', venis kun amor' venis kun grizaj haroj por mi Venis kun la sun', venis kun amor' venis kun grizaj haroj por mi Ĝi loĝis en la korprofundo de l' praa tempo ĝis la nun' Ĝi kreskis dum la tempo nigra kaj supreniris laŭ la sun' Alvenis ĝi en ĝusta tempo al malproksima sud' Kaj vekis ion plej kaŝitan fariĝis io pli ol lud' Mi volis ion sed ne sciis ĉu estas revo aŭ pase' En la futuron mi forfuĝis kun mia nova praide'

Persone の他の曲

Persone →

関連歌詞