El la man'
EO

El la man' 歌詞

ジャンルRock Roll
時間5:57
原文言語EO
閲覧数304
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Kiel ofte ni haltis, hezitas kaj pensas Dubante pri la voj' Kiel ofte ni staras kaj reve atendas Por pli favora foj' Sed de tempo al tempo kelkfoje ni pensas Ni trovis ion pli' Ni etendas la manon por preni la bonon Sed vidas kiam ĝi Forglitas el la man' Stranga okazo revidi vin kiam Mi fuĝis al la sun' Jaro pasintis, mi pensis ke eble La tempo ĝustas nun Mi vidis la lumon en via okul' Kaj demandis pri favor' Kaj mi kuŝis kun vi tiun nokton la solan Kaj ĉio estis for Forglitas el la man' Nenio estas por ĉiam, ĉio glitas for Lasas nur la memoron kaj la vundojn en la kor' Forglitas el la man'

Persone の他の曲

Persone →

関連歌詞