La bonurbo
EO

La bonurbo 歌詞

ジャンルRock Roll
時間3:56
原文言語EO
閲覧数347
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Mi iris en la centron por vidi kio okazas en la metropolo Sur la placo estis granda koncerto homoj dancis, estis gaja folo La lumo sur la akvo, la homoj en la strat' Mi iras aŭtobuse, mi iras per boat' Mi iris en la oldan urbon En kafejo sidis amikaro Kaj iu demandis al ĉiuj ĉu ni iru naĝi en la maro Ni manĝas glaciaĵojn, diskutas pri muzik' Ludiĝas la gitaro kaj la buŝharmonik' Bela kiel stelo, hela kiel tag' La urbo de festego, de amo kaj vagad' Jes, vi estas bela, kiel plej bela knabin' Stokholmo, mi amas vin Mi iris sur la stratoj dum nokto La varma vento kiel kareso Same svarmis homoj kiel dum tago Stratartisto ludis kun sukceso Plej belaj en la mondo la inoj tie ĉi Meze de amikoj, mirinda vivmedi'

Persone の他の曲

Persone →

関連歌詞