Mi ĉiam kredis ke la koro
EO

Mi ĉiam kredis ke la koro 歌詞

ジャンルRock Roll
時間4:15
原文言語EO
閲覧数449
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Mi ĉiam kredis ke la koro rakontas pri la ver' Kaj ke mi devus sekvi ĝin Sed ĝi rakontis pri amoro kaj dolĉa amafer' Kaj plu mensogis pri destin' Kaj mi renkontis ŝin hazarde post jaro, eble du Ni kune iris al trinkej' Kaj ni parolis tiel arde ĝis en la nokta blu' Ŝi diris pli, mi revis plej refrain: Kaj se en ajna land' vi serĉas vian hejmon Stokholmo, Samarkand' Ĉu gravas, se vi solas? Per vantaj vortoj elokvente tra cigarednebul' ni zorge serĉis por akord' Sed pupoj dancas oriente Kaj brilas en okul' la lumo de malferma pord' refrain Mi ĉiam kredis ke la koro rakontas pri la ver' Kaj ke mi devus sekvi ĝin Sed ĝi rakontis pri angoro

Persone の他の曲

Persone →

関連歌詞