Mondo aŭ mi
EO

Mondo aŭ mi 歌詞

ジャンルRock Roll
時間42:36
原文言語EO
閲覧数472
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Lernu de la histori' Demandoj kreskas el la respondoj Ĉu vi antaŭvidis tion ĉi? Ĵus falis muroj, nun falas bomboj Vorto kontraŭ vorto, viv' por viv' Lasas nin kun nigra perspektiv' Mi ne postulas ĉiujn respondojn Nek la klarigon al ĉio ĉi Respondu nur tion: Kiu frenezas? Ĉu la mondo aŭ mi? Milionuloj sen kompat' Nur devus honti, sed fanfaronas Lasas nin en povra stat' Jes, nian mondon mi ne rekonas Vorto kontraŭ vorto, viv' por viv' Lasas nin kun nigra perspektiv' Mi ne postulas... Finfine malkonstruis ni la muron Sed kio estis do la sekva paŝ'? Al ĉiu domo ŝlosi la seruron Dividi la popolojn per fosaĵ' Mi ne postulas...

Persone の他の曲

Persone →

関連歌詞