Perloj sur la ter'
EO

Perloj sur la ter' 歌詞

ジャンルRock Roll
時間4:08
原文言語EO
閲覧数384
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Ocean' - nin disigas kaj kunligas Etendita man' - sen enhavo Vortovan' - sentoj trompas, sentoj rompas Korojn - sur ekran' - lasta savo Unison' - voĉoj raŭkaj, adiaŭ' kaj Skribo per krajon' - la adreso En vagon' - reracio post ebrio Petoj kaj admon' - ĝis forgeso Ni estas perloj sur la ter' Ni estas cindro en aer' Ni estas frosto en maten' sur la fenestro Vi estas cindro sur la ter' Vi estas perloj en aer' Kaj la silento en malplen' post longa festo Rendevu' - kun neniu estas ni Unika kontribu' - al la listo Evolu' - esti sola kaj malmola Kiel la statuo de Kristo Ni estas perloj sur la ter' Ni estas cindro en aer' Ni estas frosto en maten' sur la fenestro Vi estas cindro sur la ter' Vi estas perloj en aer' Kaj la silento en malplen' post longa festo

Persone の他の曲

Persone →

関連歌詞