Trans torent'
EO

Trans torent' 歌詞

ジャンルRock Roll
時間4:15
原文言語EO
閲覧数361
Aa表示設定
文字サイズ 18

原文歌詞

EO
翻訳はまだありません。原文を表示しています。
Roso kuŝas sur beton' De l' ŝoseo Mejloj cent per aŭtobus' Lia panaceo Plena luno lumas ŝin Atendanta Kuras tra animo jam Ŝia dubo hanta Ŝirmu nin de pluv' kaj vent' Faru ponton trans torent' Sed forgesu ne, sinjor' Ponton inter kor' kaj kor' Alveninte al la cel' Ŝia proksimo Li daŭre estas same for De ŝia animo Ŝirmu nin... Sidas en apartament' Altekosta Posedant' kun varma korp' Animo frosta Kiam ajn laŭ la dezir' Veturas li en Aŭto aŭ en jetavi' Sed kien? Ŝirmu nin...

Persone の他の曲

Persone →

関連歌詞