Pupoj
EO

Pupoj 가사

장르Folk
길이3:56
원문 언어EO
조회수253
Aa읽기 설정
글자 크기 18

원문 가사

EO
번역이 아직 없습니다. 원문 가사를 표시합니다.
Estas ruĝaj pupoj, estas brunaj pupoj, Ornamitaj en diverskolora vest'. Estas bluaj pupoj kaj ankaŭ verdaj pupoj, Kun oreloj, haroj, dentoj kiel best'. Estas nigraj pupoj, estas flavaj pupoj, Estas pupoj kun gracio kaj dignec'. Estas palaj pupoj, preskaŭ senkoloraj pupoj, Nevideblaj en la ombro, sen anim', sen identec'. Estas modestaj pupoj, estas timidaj pupoj, Liberigantaj sentojn de saŭdad'. Estas bruaj pupoj, estas komikaj pupoj, Daŭre kaŭzo de gajeco kaj ridad'. Estas oraj pupoj, estas majestaj pupoj, Akirantaj la atenton per parad'. Estas friponaj pupoj, estas fihumilaj pupoj, Bonvenigataj de spektantoj per mokkriad'. Estas pupoj sociemaj, belaj, paperaj, vivoplenaj, Malgraj, grandaj, elegantoj, malkuraĝaj, Arogantaj, tristaj, viglaj, malebriaj, humilaj, Pigraj, melankoliaj, oldaj, novaj, bronzaj, Ŝtonaj, gajhumoraj, longaj, bonaj… Estas bizaraj pupoj, eksterordinaraj pupoj, Aperantaj en futura aventur'. Estas antikaj pupoj, preskaŭ forgesitaj pupoj, Konservitaj kiel vidindaĵoj nur. Gipsaj, lignaj, simplaj, dikaj, enamiĝintaj, Pasiaj, pikaj, gajaj, ĉarmaj, porcekanaj, Malamaj, lacaj, plastaj, stanaj, solecaj, Fieraj, sendependaj, flegmaj, kvietaj, Impertinentaj, tiamj, krimaj, elrevigitaj, Ĉagrenaj, subtaksitaj, malaktivigitaj, Elmodiĝintaj, forgesitaj.

Kajto의 다른 곡

Kajto →

관련 가사