La fantoma lum'
EO

La fantoma lum' 歌词

流派Rock Roll
时长3:57
原文语言EO
浏览量633
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Jen mi iras sub la ĉiel' Nokte nigra, nenie estas stel' For Alkoro kaj for Mizar' For la Granda Ursin' De l' momento kiam mi vidis vin Mi navigas sen la stelar' Ĝi okazis en mondkongres' Mi ripozis de bruo kaj de stres' En la kafejo de l' junular' Koro kiel glaci' Kaj subite staris vi apud mi Vi belis plej sen ajna kompar' La fantoma lum' Brilis en la nokto kiel sun' La fantoma lum' Ĝi blindigis min Frenezigis min Mi ne povas pensi plu Mi ne vidas ion ajn krom vi Sola nokto por sola kor' En via sin' forgesiĝis la angor' Trans prudento kaj trans jarar' Vi min tuŝis sen tim' Sed nun vi estas for en la malproksim' Mi atendos ĝis Januar' La fantoma lum' Brilis en la nokto kiel sun' La fantoma lum' Ĝi blindigis min La fantoma lum' Brilis en la nokto kiel sun' La fantoma lum' Ĝi blindigis min Frenezigis min Mi ne povas pensi plu Mi ne vidas ion ajn krom vi Jen mi iras sub la ĉiel' Nokte nigra, nenie estas stel' For Alkoro kaj for Mizar' For la Granda Ursin'

更多 Persone

Persone →

相关歌词