Nun Mallumas Ekstere
EO

Nun Mallumas Ekstere 歌词

流派Rock Roll
时长24:12
原文语言EO
浏览量743
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Nun mallumas ekstere Ene flagras kandel' Kaj tra la cerbo kuradas la bildoj Staras surtable botel' Mi foliumas senpense Tra malnova gazet' Kaj ĉi-nokte mi certe enuas En la profunda kviet' Kial daŭre ŝi mankas? Mi ne volas ŝin plu Kial daŭre mi aŭdas la voĉon Eĉ en kaoso kaj bru'? Kaj min mankas la ruĝo Kie estas ĝi nun? Ĝi ne estis la ruĝo de fajro Sed de morta foli' en aŭtun' Mi nur volis komponi Etan kanton al ŝi Sed ĉi-nokte la vortoj fariĝas Stultaĵoj aŭ ironi' Kaj se vi ne kontraŭas Tiam ĉesas mi nun Kaj atendos por nova okazo Je la leviĝ' de la lun'

更多 Persone

Persone →

相关歌词