Pli ol nenio
EO

Pli ol nenio 歌词

流派Rock Roll
时长2:53
原文语言EO
浏览量781
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Petro iris for, kun rompita kor' Al ajna eksterlando Por instigi sin, ebriigi sin Per malmultkosta brando Nova freŝa paĝ', urboj kaj pejzaĝ' Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo Kaj postlasis li, je ĉiu trajnstaci' Pecon de sia malĝojo Al trinkeja strat', por bona rezultat' Li sciis kion fari Kaj ĉe trinkbufed', kun glas' kaj cigared' Li povis sin prepari Plena je inspir' kaj vivoeliksir' Sekvis li la regulojn Kaj faligis sin, kvazaŭ laŭ destin' En malhelajn okulojn Kara aŭskultant', ĉu pro lia vant' Nun venu moralaĵo? Ke li iru re, ke la solvo ne Kaŝiĝas sub korsaĵo? Sed eble post monat' de ĝojosurogat' Silentiĝis la krio Ne pro memkompren', sed tiu eta ben' Estas pli ol nenio (Pli ol nenio, fakte pli ol nenio)

更多 Persone

Persone →

相关歌词