Povus esti simple
EO

Povus esti simple 歌词

流派Rock Roll
时长5:08
原文语言EO
浏览量642
Aa阅读设置
文字大小 18

原文歌词

EO
暂时没有翻译,当前显示原文歌词。
Ĉe kafeja tablo kaj glasoj da bier' Ĵetas ni la vortojn kiel sablon tra l' aer' Provas mi diveni per geomanci' Sed la sablaj vortfiguroj nur rakontas tion ĉi: refrain: Mi ŝatas ŝin (jes, mi scias) Ŝi ŝatas min (tiel ŝajnas) Povus esti simple, sed estas ne Hejmen en la nokto, malfrua teregal' La vero kaŝas sin malantaŭ la parolvual' Se vortoj ne rivelos la enigmon de l' futur' Mi en la tefolioj serĉos gvidon de aŭgur' refrain Iam kvazaŭ marionet' Dancis aĵura siluet' Je la tria horo ŝi jam iras for Restas sola mi kun akompano de aŭror' Ĉu mi ŝin revidos, mi demandas al la sun' Ĉu en ŝia koro min atendas la fortun'? refrain

更多 Persone

Persone →

相关歌词